Olivier Martinez

Olivier Martinez
Persona informo
Olivier Martinez
Naskiĝo 12-an de januaro 1966 (1966-01-12) (58-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj francahispanaangla vd
Ŝtataneco Francio
Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Conservatoire national supérieur d'art dramatique Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Halle Berry (2013–2016) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Juliette Binoche (1994–1998)
Kylie Minogue (2003–2007)
Goya Toledo (2007–2010)
Elsa Pataky (2009–2009) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Maceo Martinez (en) Traduki
 ( Halle Berry) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1990– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Olivier MARTINEZ (Parizo, 12-a de januaro 1966) estas franca aktoro. Martinez famiĝis pro sia laboro en filmoj de Holivudo kiel Unfaithful kaj S.W.A.T.

En 1994, Martinez atingis la Premion César al plej bona nova aktoro pro sia aktorado en la filmo de 1993 Un, Deux, Trois, Soleil. Poste li laboris por eŭropaj reĝisoroj kiel Jean-Paul Rappeneau kaj Bigas Luna. Tio altiris la atenton de Holivudo, laj lia unua filmo en Usono estis Unfaithful (malfidela), reĝisorita de Adrian Lyne, en kiu li ludis la rolon de la amanto de la rolulo de Diane Lane. Poste li aperis en televida produktaĵo The Roman Spring of Mrs. Stone kaj en la filmoj S.W.A.T. kaj Taking Lives.

Ankaŭ lia privata vivo altiris la atenton de la amaskomunikiloj. Martinez vivis kun sia kunaktorino en Le Hussard sur le Toit, Juliette Binoche, dum tri jaroj. Li havis rilaton ankaŭ kun la aktorino Mira Sorvino. En 2007 finis trijaran rilaton kun la aŭstralia kantistino Kylie Minogue, kaj li havis rilaton ankaŭ kun la hispana aktorino Elsa Pataky, kaj antaŭe ankaŭ kun la same hispana aktorino Goya Toledo. La aktoro kaj Halle Berry geedziĝis la 13an de julio 2013 en la kastelo Château des Condé en Vallery, (Francio). Ili divorcis post du jaroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy